LIBERO POR LA LINGVOJ/LIBERTÉ POUR LES LANGUES/LIBERDADE PARA AS LÍNGUAS

 

 

1.                             STATUTOJ

 

 

§ 1          Oni kreis julie 2004 en Beaugé Francio, asocion sen komerca celo tipe kultura, scienca, eduka kaj humaneca por strukturi agadojn ekkomencitajn dum la pasintaj jaroj. Gxi internacie nomigxas LIBERO POR LA LINGVOJ, franclingve LIBERTÉ POUR LES LANGUES, portugallingve LIBERDADE PARA AS LÍNGUAS kaj tiel plu en cxiuj lingvoj en la traduko de tiu sama nomo.

                Tiu asocio estis deklarita laux la legxo de la unua de julio 1901 artikolo unu. La jenaj statutoj estis transdonita al la distriktarejo en Bordozo la tria de januaro 2005 sub la numero 651 ( Oficiala anoncgazeto de la 12-an de februaro 2005).

La vivotempo de la asocio ne havas datlimon

La sidejo situas 12 strato Blanqui en Cenon kaj estas translokigxebla per decido de la asocia estraro.

 

§ 2         La asocio firme konsideras samvidpunkte la perspektivojn de la Tutmonda Socia Forumo en Porto Alegre kaj gxiaj alinaciaj kaj alikontinentaj idoj: rifuzo de senbremsa liberala ekonomio kaj sklavigo fare de la tutmondaj financaj potencoj; konsento de egala respekto inter cxiuj popoloj, kulturoj kaj lingvoj; batalo kontraux polucioj kaj aliaj falsajxoj kiuj detruas la mondon en kiu ni vivas, kaj konsekvence niajn proprajn korpojn kaj tiujn de la aliaj vivantaj estajxoj. Tamen, kiel la Sociaj Forumoj mem, gxi ne identigxas al iu aparta tendenco aux organizo kiu laboras aux sxajnas tion fari en tiu perspektivo aux kiu same sin ligas diverskiale al la movado de la Sociaj Forumoj.

 

§ 3          Gxia propra aldono al tiu movado, kaj pli vaste al sercxado de mondo malpli malhumana kaj maljusta, situigxas en la lingva fako: favorigi plej bone kiel eble lingvan komunikadon samtempe pli efika kaj justa ( precipe ke gxi estu pli bone respektema al la digno kaj identeco de cxiuj cxeestantoj, kun la volo konservi ankaux la sendifektecon de la cxeaj lingvoj) inter homoj, popoloj, grupoj aux organizoj kies lingvoj estas malsamaj.   

 

§ 4          Gxi montras en principo ke estas rajto de æiu homo sin esprimi estante komprenata kaj kompreni tion, kion oni al li au þi diras, per lingvo de la propra gento au regno. Estas rajto de æiu gento kaj de æiu regno libere uzadi sian propran lingvon kaj postuli por tiu lingvo tian saman respektadon kiel por la tiel nomataj lingvoj « grandaj » sen altrudo de lingvo fremda perforte au per uzo de pli subtilaj formoj de premado.

 

§ 5          Gxi volas sencxese memorigi tiujn principojn, aparte al la organizoj kiuj ilin proklamas mem entute aux parte kaj cxiutage perfortas ilin en la praktiko. Inter tiuj organizoj, ni direktu unue al la partoprenantojn de la Sociaj Forumoj cxar la respekto de cxies lingvoj estas unu fundamenta elemento de mondo malpli mahumana kaj maljusta kiu cxiuj partoprenantoj asertas deziri.    

Gxi volas instigi la necesajn debatojn por pliprecizigi tiujn principojn kaj racie apliki ilin al diverstipaj circonstancoj. Gxi volas kontribui al la esploro de la nuna situacio de la lingvoj tra la mondo kaj sercxi diversajn manierojn tauxgajn por tiuj plibonigi.

Gxi intencas kontribui al la instruado de la junaj generacioj por ke cxiu respektu sia(j)n propra(j)n lingvo(j)n sed ankaux la lingvojn de la aliulo, cxion-cxi en la estimo kaj amikeco rilate al la personoj kaj popoloj de diverslingaj praktikoj

 

 

 

 

Gxi strebas ne nur antauxvidi kaj kontrauxbatali la kulturajn kaj lingvaj genocidoprovojn kaj ciuj formoj de lingva diskriminacio, sed ankaux ekhelpi viktimojn de tiaj misfarajxoj.

Gxi volas kunigi cxiujn personojn kaj organizojn laborante tute aux parte en tiu direkto, kaj cxefe tiujn kiuj diligentitaj al defendado de unu aparta lingvo aux de pluraj, emas forgesi sen gxi ke kelkaj rimedoj ekuzendaj estas komunaj por defendi cxiujn lingvojn, kaj plie, la kunigxo de cxiuj fortoj de defendado de la lingvoj povas doni kun la agado de cxiu, la necesan influon.

Gxi volas kontribui siaflanke al ekuzado de la diversaj rimedoj kapablaj pligrandigi la reciprokan respekton en la lingva diverseco kaj plibonigi la efikon de la lingva komunikado.

 

§ 6          Cxar ne eblas cxiam cxion traduki en la uzataj lingvoj de cxiuj cxeestantaj personoj kaj organizoj, kaj aliflanke, la intermito de interpretistoj kaj tradukistoj - ofte necesaj- eligas de la intersxango la karakterizajxon rektan kaj liberan ke oni rajtas deziri, gxi (LPLL) rekomendas interalie la uzadon pli kaj pli vasta de la lingvo internacia ( nomata ankaux Esperanto ) precipe cxar nur la uzado de tiu lingvo, normale komuna al cxiuj, ne entenas, flanke de interparolantoj kies propra lingvo oni ne kapablas uzi, la ofendan partikularon de fremda lingvo altrudita. Plie, la internacia lingvo karakterizigxas en la fakto ke gxi posedas diversajn rimedojn por plibonigi la komunikadon krom la rekta uzado: efektive, gxi kapablas faciligi kiel interponta lingvo la tradukadon  kaj la auxtomatan aux perhoman interpretadon multlingvan kaj gxi estas la plibona propedeuxtiko al la lernado de fremdaj aux malnovaj lingvoj.

 

§ 7          La aligxo al la asocio estas porcxiama cxu per pago de ununura kotizo kies minimuma sumo ( kiu povas malsami laux diversaj kriterioj ) estas decidata de la estraro cxu per konsento ricevi la kvalifikon de honora membro. Tamen, la membroj estas instigataj al superigo de tiu minimuma sumo tiel largxe kiel eble eventuale pere de plurfojaj pagoj. La honoraj membroj ne estas devigataj pagi kotizon sed instigataj tion fari.

La aligxopetoj estas pristudataj de la estraro. Kaze de rifuzo, la jam pagita kotizo estus redonita.

Oni perdas la asocian anecon per eksigxo de si mem farita sur subskribata letero aux per decido cxu de la estraro cxu de speciala komisiono sxargxita de tiu tasko. Tiukaze, eblas apelacii ( sen prokrasto de la decido ) al la asocia membraro antauxe nepre konsultita, dum tri monatoj.

 

§ 8          La asocio estas estrarata de almenaux tri membroj kiuj vocxdonas inter si prezidanton, unu aux plurajn vicprezidantojn; unu aux plurajn sekretariojn kaj unu kasisto. La estraro povas ankaux konfidi aliajn funkciojn aux aliajn taskojn al personoj elektitaj inter aux ekster si. Unu persono povas ricevi pli da unu funkcio aux tasko krom samtempe tiuj de prezidanto kaj vicprezidanto. La estraro povos ankaux krei komisionojn por esplori fakajn temojn aux plenumi kelkajn taskojn.

 

 

§ 9          La estraro de fondigxo konsistas el Sinjoroj Emilio Carlos Vaz Cid; Bruno Ferré; Francisko Simonnet; Victor Simonnet kaj José Antonio Vergara kiuj povos kunlaborigi aliajn homojn cxu kiel estrarano de fondigxo cxu kiel ordinara estrarano.

 

 

§ 10        Kiam la membronombro superos cent dudek, la membroj rajtos ricevi moralan raporton de la prezidanto, financan raporton de la kasisto kaj aprobi aux ne la administradon de la asocio cxiujare.

Kiam la membronombro superos tri cent, la supre menciitaj devoj de la prezidanto kaj kasisto estos ricevataj de speciala komitato elektita de dudek membroj po unu delegito kun maksimumo de kvindek delegitoj. En tiu komitato siegxos ankaux la estraro, eventuale la prezidantoj de la diversaj sekcioj kaj komisionoj de LPLL, kaj sen decidpovo, la reprezentantoj de la organizoj kiuj aligxigis iliajn membrojn al la asocio. Kompreneble la aproboj kaj kolektivaj decidoj de cxiuj organoj de la asocio estos efektivigeblaj pere de cxiuj kominikadaj rimedoj disponeblaj (posxte; telefone, rete, ktp ) aux pere de kunsido en ununura loko.

 

 

§11         La asocio-membroj kiuj, logxas en sama lando aux regiono, praktikas saman lingvon, laboras en sama aparta fako, povos kun konsento de iliaj projektoj de la estraro, krei sekcion ene de la asocio. La estraranoj de tiuj sekcioj devos esti ricevitaj la aprobon de la estrarano de LPLL. La sekcioj devos prezenti cxiujare agadraporton.  

 

 

§ 12        La asocio povos aligxi aux aligxigi gxiajn membrojn al asocioj kies celoj estos en harmonio kun la siaj. Gxi faros tion cxefe kun la asocio de la amikoj de la lingvo internacia.

Gxi povos kunlabori en sia propra fako kun cxiuj organizoj kies celoj parte aldirektas al la siaj, cxefe kun organizoj kiuj partoprenas la Sociajn Forumojn aux kiuj laboras al plibonigado de la lingva komunikado internacia aux al respekto de la lingva identeco. Kiam eblos, gxi kontraktos kun tiuj asocioj precizante la formojn de tiu kunlaboro.

 

 

§ 13        La financaj vivrimedoj de la asocio konsistas el kotizoj kaj donacoj de gxiaj membroj, eventualaj subvencioj, pagkontribuoj de profitantoj de la asociaj agadoj al elspezoj de ties agadoj, vendadoj de eldonoj, profitoj de havajxoj posedeblaj de la asocio kaj cxiuj aliaj rimedoj ne malpermesita de la legxo aux mala al la honesteco.

 

 

§ 14        La jenaj statutoj sxangxeblos per decido de la fondigxa estraro.

 

Povas esti aldonita al ili interna regulo aux apartaj reguloj per propono cxu de la estraro cxu de celnomata komisiono. La membraro rajtos aprobi tiujn novajn regulojn.

 

 

§ 15        La asocio povas esti malkreota per decido de la fondigxa estraro aprobita de du triono de la membraro dum trimonata periodo.

Kaze de malkreigxo, la havajxoj de la asocio, post repago de eventualaj sxuldoj, estos transdonacataj al asocio kies celoj aldirektas al tiuj de LPLL, elektita de la fondigxa estraro.

 

¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾¾

 

Membroj de la fondigxa estraro:

 

 

S-ro Emilio Carlos Vaz CID, komercisto, naskita la 23-an de aprilo 1960, brazilano, logxante en Sao Vicente ( SP, Brazilo), R Frei Gaspar, 663;

S-ro Bruno Michel Marie Théodore FERRE, posxtisto, naskita la 22-an de auxgusto 1964 en Machecoul ( distriktaro Loire Atlantique), franco, logxante en Cenon ( distriktaro Gironde Francio)  12 strato Blanqui;

S-ro François Maurice SIMONNET, altlerneja eminentulo, eksprofesoro de la Universitato de Saigon, emeritulo, naskita la 10-an de auxgusto 1940 en Parizo ( distrikto dekkvara ) franco, logxante en Sens ( distriktaro Yonne Francio ), 21 bis strato des Charmes;

S-ro Victor Jean Pierre Abel François SI THAN TIN SIMONNET, studanto, naskita la 9-an de novembro 1984 en Pithiviers ( distriktaro Loiret ) logxante en Laval ( distriktaro Mayenne Francio ) , 54 strato des docteurs Calmette et Guérin, Apt B62;

S-ro José Antonio VERGARA,  epidemologia kuracisto, naskita la 21-an de juilio 1962 en Puerto Montt, Cxilano, logxante en Puerto Montt ( Decima Region, Cxilio ) Casilla 508