Monda Socia Forumo 2006
Pakistana Socia Forumo (PSF)
![]() |
En la dudek-kvara de januaro 2006, okazis
la dua Pakistana Socia Forumo (PSF) en Ali Instituto de
la urbo Lahore. Estis invititaj ĉiuj organizaĵoj
kaj Asocioj de Pakistano kiuj laboradas por la
rajtoj de infanoj, virinoj , laboristoj, lernantoj kaj suferantoj de
diversajn problemojn.
La Forumo komencis je la deka horo kaj finiĝis je la kvina kaj duono vespere. Oni aranĝis du sesiojn, en tute ses Kongresejojn kie oni aranĝis diversajn kunvenojn.
|
fotoj de Shabbir Ahmad Sial
|
La Temoj estis:
1. Katastrofoj kaj respondencoj de Registaro kaj Tut-monda fortoj/Institutoj.
2. Akvo Rimedoj kaj Ritoj de malgrandaj Kamparanoj kaj Provincoj.
3. Aliaj Problemoj de Pakistananoj.
4. Kulturaj Agadoj.
5. Ekspoziciaj Budoj.
|
![]() |
Lahore - Pakistano |
La Monda Socia Forumo 2006 de Karaĉi ne
povis okazi pro la Tertremo en Pakistano, kaj pro tio oni aranĝis la
Duan Pakistanan Socian Forumon por montri unuecon kun la
MSF-2006 de Karakaso kaj Bamako. La MSF-2006 Karaĉi okazos en la
dudek-tria ĝis la dudek-sepa de Marto de 2006.
Ge-anoj de Pakistana Esperanto Asocio kaj Estraranoj de Esperanto-Internacia
Akademio (EIA) partoprenis , kunlaboris kaj aranĝis budon en
ekspozicio. En la budo estis multaj libroj kaj enkondukaj materialoj
pri Esperanto. Miloj da personoj partoprenis en la Dua
Pakistana Socia Forumo kaj multaj vizitis la budon de Pakistana
Esperanto Asocio kaj faris multajn demandojn pri la lingvo
Esperanto, kiujn la Samideanoj de Pakistana Esperanto Asocio
respondis kaj disdonis senpage enkondukajn materialojn al ĉiuj .
|
|
S-ro. Rahim Shah Khan Ĉef-Vic.Prezidanto, S-ro.Javaid Easan Ĝenerala
Sekretario kaj Muhammad Afzal Financa Sekretario de Pakistana Esperanto
Asocio kaj S-ro. Malik Abdul Munir Direktoro de EIA kaj
Anstataŭanta Prezidanto de Lahore Esperanto Klubo S-ro. Mian Muhammad
Naveed Akram kaj S-ro. Hamid Saleem Minhas, S-ro. Shah kaj S-rino. Anni kaj
S-rino Ummerah kaj aliaj respondis diversajn demandojn pri Esperanto.
Estraranoj de Pakistana Socia Forumo kaj Monda Socia Forumo 2006 ankaŭ
vizitis la budon de Pakistana Esperanto Asocio. Multaj antaŭe konis Esperanton.
Speciale S-rino Niushahe Alam.
Irfan Mufti Nasir Iqbal, Safdar, Karamat Ali kaj Muhammad Nawaz Arain
ankaŭ vizitis la budon.
|
|
|
Muhammad
Nawaz Arain kiu estas Estrarano de Monda Socia Forumo -2006 Junulara Grupo
kaj ankaŭ estas Prezidanto de Karaĉi Esperanto Klubo (KEK) dum
sia parolado , paroladis ankaŭ pri Esperanto, Esperanto movado de Pakistano,
pri la tut-monda movado.
Li ankaŭ invitis ĉiujn por viziti la budon de Pakistana Esperanto Asocio kaj Esperanto dum sia paroladon. Li ankaŭ diris ke Pakistana Socia Forumo, Monda Socia Forumo kaj Esperanto havas samajn celojn inkluzive Lingva-rajtoj, Demokratio, Paco kaj aliaj.
Reprezentantoj de Televidoj ankaŭ faris intervjuojn pri Esperanto.
Grupo de Pakistana Esperanto Asocio ankaŭ vizitis aliajn budojn de
diversaj Asocioj kaj Organizaĵoj kaj renkontis siajn reprezentantojn.
|
|
Je la tria horo kaj duono vespere, ĉiuj partoprenis en solidara marŝado
de proksimume tri kilometroj . Poste finiĝis la Forumo.
Nun
estis la unua fojo ke estis montrita Esperanton antaŭ multaj personoj kaj
reprezentantoj de diversaj Organizaĵoj en Pakistano, kaj Pakistana Esperanto
Asocio faris multajn amikajn rilatojn kun ili.
|
Fakte Pakistana Esperanto Asocio ludis tre bonan kaj fortan rolon en la agadoj de la dua Pakistana Socia Forumo.
Shabbir Ahmad Sial,
Prezidanto, Pakistana Esperanto-Asocio, PakEsA.