LIBERO POR LA LINGVOJ
Estas rajto de ĉiu homo sin esprimi estante komprenata kaj kompreni tion, kion oni al li au ŝi diras, per lingvo de la propra gento au regno,
estas rajto de ĉiu gento kaj de ĉiu regno libere uzadi sian propran lingvon kaj postuli por tiu lingvo tian saman respektadon kiel por la t. n. lingvoj « grandaj », sen altrudo de lingvo fremda perforte au per uzo de pli subtilaj formoj de premado.
Multaj institucioj kaj movadoj tiujn principojn laute diradas, plene au parte (tiel faras, interalie, la Unuiĝintaj Nacioj, la Europa Unuaĵo, la Sociaj Forumoj), sed tre multaj el tiuj (interalie, la ĵus nomitaj) mem en sia ĉiutaga praktiko tiujn samajn principojn perfortadas. La asocio Multaj institucioj kaj movadoj tiujn principojn laute diradas, plene au parte (tiel faras, interalie, la Unuiĝintaj Nacioj, la Europa Unuaĵo, la Sociaj Forumoj), sed tre multaj el tiuj (interalie, la ĵus nomitaj) mem en sia ĉiutaga praktiko tiujn samajn principojn perfortadas. La asocio LIBERO POR LA LINGVOJ celas konstante primemorigadi tiujn principojn kaj labori por ke ili estu efektive pli bone respektataj, en kunlaborado kun ĉiuj organizaĵoj ilin same akceptantantaj, kaj speciale kun tiuj, kiuj estas batalantaj por la defendado de iu aparta lingvo. Tion ĝi faras, interalie, en la kadro de la Sociaj Forumoj, ĉar respektado al ĉies lingvoj estas unu fundamenta aspekto de la mondo malpli kruela kaj malpli maljusta, al kiu la partoprenantoj en la Sociaj Forumoj diras, ke ili sopiras.
Se ankau vi volas kune kun ni batali por la libereco de la lingvoj, kontraŭstarihumiligadon kaj diskriminacion prolingvajn, kun la gentomortigadoj lingvaj kaj kulturaj, kiujn tiuj ĉi kauzas (iuj parolas latinece pri "genocidoj lingvaj kaj kulturaj", au grekece pri "etnocidoj"), kaj iliajn ceterajn grave aĉajn sekvaĵojn, kaj se ne tro malplaĉas al vi tio, ke nian agadon ni lokas en la kadron de la movado de la Sociaj Forumoj, aliĝu al nia asocio kaj instigadu al aliĝoviajn amikojn kaj la organizaĵojn, kies anoj vi estas. Se iu organizaĵo pro ia speciale kialo (ekzemple, pro laustatuta severa neutraleco pri aferoj politikaj au similaj) ne povas formale aliĝi al LIBERO POR LA LINGVOJ, tio tamen ne malhelpas iujn formojn de kunlaborado.
LIBERO POR LA LINGVOJ ĉeestos en la Tutmonda Socia Forumo okazonta en Porto Alegre, en la Sudo de Brazilo, de la 26-a ĝis la 31-a de Januaro 2005-a. Se vi povos mem partopreni en tiu Socia Forumo, au se vi estas iel ligita al organizaĵoj tie partoprenontaj, vi nepre vin konigu al ni.
http://www.liberoporlalingvoj.int.ms
______________________________________________________
[NI ANTAŬDANKAS AL TIUJ EL LA LEGANTOJ, kiuj anoncos sin al ni por NI ANTAŬDANKAS AL TIUJ EL LA LEGANTOJ, kiuj anoncos sin al ni por helpi en la plibonigo kaj plivastigo de nia paĝaro, aŭ per proponoj por la enhavo (aŭ kritikaj atentigoj pri tiu), aŭ per spertula konsilado kaj helpado pri la teĥnikaj flankoj, aŭ per propono de ligoj al iuj aliaj paĝaroj aŭ de ligado al la nia el iuj aliaj... Specialan dankon al tiuj, kiuj konsentos traduki por ni al siaj lingvoj tekstojn el la paĝaro aŭ iujn aliajn tekstojn !] traduki por ni al siaj lingvoj tekstojn el la paĝaro aŭ iujn aliajn tekstojn !] traduki por ni al siaj lingvoj tekstojn el la paĝaro aŭ iujn aliajn tekstojn !]
LIBERO POR LA LINGVOJ
www.liberoporlalingvoj.int.ms
(33)386954441
→ Resalto al la tuj antaŭa paĝo
→
[Resalto al la komenca paĝo]